Bolonja Esperanto Grupo

Gruppo Esperantista Bolognese

"Achille Tellini 1912"

Via Miramonte,14 - 40124 Bologna

tel.-fax: 051 644 66 75

gesperbo@iperbole.bologna.it

www.comune.bologna.it/iperbole/gesperbo

c.c.p. n° 18231407

Jaro / Anno 52 - n.1

marto / marzo 2002

Redaktoroj - redattori:

Maria Teresa Campiani Boragini kaj Mario Amadei

 NI PRETIĜAS POR FESTI NIAN 90 -jariĜon

Por homo fariĝi 90-jaraĝa estas bona objektivo, precipe se oni atingas ĝin en bona formo.

Por asocio, kiel la nia, ĝi estas celpunkto tre respektinda kaj digna je granda konsidero, ĉar en la Esperanto-movado la longvivantaj grupoj estas raraj.

Ci-jare do Bolonja E.-Grupo festas la 90-jariĝon, ĉar D.ro Achille Tellini fondis ĝin en la jaro 1912.

 Memorfoto pri "Emilia Esperanto-grupo", Bologna 1912 D.ro Tellini (kun barbo) estas en la mezo de la supra lasta vico.

 

Dum tiuj 9-dekjaroj, la Grupo ĉiam distingiĝis pro agemo kaj vigleco. Precipe dum la lasta duonjarcento, post la refondiĝo en la jaro 1949, oni organizis altnivelajn aranĝojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn, (ni ŝatas memorigadi la organizojn de la 4 naciaj kongresoj en la jaroj 1920, 1952, 1986, 2000; krom pluraj regionaj kunvenoj

kaj renkontiĝoj).

Sendube la sukceso de Esperanto en Bolonjo okazis en la jaro 1955, kiam oni organizis la 40-an Universalan Kongreson kun la partopreno de pli ol 1400 kongresanoj el 40 landoj.

Ĝi estis granda okazaĵo por nia urbo, la tiama urbestro Dozza eĉ lernis la Internacian Lingvon por bone povi persone akcepti la plurajn eksterlandajn delegaciojn, inter ili ankaŭ ĉeestis la urbestro de Bolonjo sur la Maro (la franca urbo kiu gastigis en la jaro 1905 la unuan U.K.). Okazis pro tio, en tia kongresa cirkonstanco, la oficiala ĝemeliĝa cerimonio inter la du urboj.

Dum la pluraj kaj diversaj Kongresaj aranĝoj, tiam okazis ankaŭ la inaŭguro de Zamenhof-strato kun la ĉeesto de la tiama Kardinalo Lercaro kaj de pluraj aliaj urbaj aŭtoritatoj.

La Bolonja-UK igis egan miron, ĉar ĝi sukcesis veki grandan intereson kaj scivolemon de la loĝantaro pri la Internacia Lingvo. Sed tio okazis ne nur en nia urbo sed ankaŭ en tuta Italio. En tiu prospera periodo en multaj aliaj urboj, krom en Bolonjo, oni organizis multajn E.-kursojn.

Sed nun estas tempo por fermi momente nian memorlibron kaj pripensi la hodiaŭon.

Por la 90-jariĝo la estraro de la Grupo "Tellini" antaŭ ne longe decidis la daton por festi la celebradon dum la tagoj 27-28-29 de septembro. La programon oni ekprilaboras, sed jam de nun oni anoncas ĝin riĉa je multe da iniciatoj. Nun en niaj venontaj sabataj klubaj renkontiĝoj okazos specialaj programoj pri la temo "Rememoraĵoj pri nia E.-historio", niaj veteranoj rakontos pri siaj pasintaj okazaĵoj.

Ni invitas do ĉiujn klubanojn nepre partopreni la venontajn rendevuojn

La redakcio.

PREPARIAMO LE 90 CANDELINE!

Per una persona compiere 90 anni è un ottimo obiettivo, soprattutto se vi giunge in gran forma. Per un’associazione come la nostra è un traguardo del tutto rispettabile e degno di grande considerazione, tanto più che nell’ambiente esperantista le associazioni "longeve" sono rare.

Quest’anno, dunque, festeggiamo il 90° anniversario della fondazione del Gruppo Esperantista Bolognese fondato dal prof. Achille Tellini nel 1912.

Nel corso di nove decenni, il GEB si è sempre distinto per attivismo e vitalità. In particolare, nell’ultimo mezzo secolo, dopo la rifondazione avvenuta nel 1949, ha organizzato manifestazioni di massimo livello nazionale ed internazionale (ricordiamo l’organizzazione dei congressi nazionali del 1920, 1952, 1986, 2000 e dei numerosi convegni ed incontri a livello regionale).

Ma, indubbiamente, il successo dell’Esperanto a Bologna fu nel 1955, allorché avvenne il 40° Congresso Mondiale al quale parteciparono oltre 1400 congressisti di 40 paesi. Fu un grande avvenimento per la nostra città: l’allora sindaco Dozza, addirittura, imparò l’Esperanto per poter accogliere personalmente i vari delegati esperantisti stranieri.

Tra loro vi era il sindaco di Boulogne-sur-Mer, (luogo del primo Congresso Mondiale nel 1905) che in quella circostanza siglò con Dozza il gemellaggio tra le due città.

Tra i vari eventi congressuali, venne inaugurata la Via Zamenhof alla presenza del Cardinale Lercaro e di altre autorità.

Il congresso bolognese fece davvero notizia, tanto che riuscì a suscitare in Italia curiosità e interesse per la Lingua Internazionale. Conseguenza di quel prospero periodo fu l’organizzazione di numerosi corsi a Bologna ed in altre in città.

Ma ora è meglio chiudere un momento il libro dei ricordi, e pensare all’oggi.

Per 90° anniversario di fondazione, il Consiglio Direttivo del Gruppo Tellini ha recentemente deciso le date dei festeggiamenti: 27, 28 e 29 settembre.

Il programma è in fase di elaborazione, ma già si annuncia molto denso di iniziative come, ad esempio, nei prossimi incontri del sabato pomeriggio, "AMARCORD L’ESPERANTO" una serie di chiacchierate e di ricordi di esperantisti bolognesi.

Invitiamo, dunque, i soci a seguire con attenzione i prossimi appuntamenti.

La redazione

34a SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO

17-23. Februaro 2002

En pluraj E-grupoj tra la mondo kutime oni aranĝas iniciatojn okaze de S.I.A. Amikeco trans limoj, estas la slogano kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la internacia lingvo Esperanto.

La Grupo "Tellini", same kiel faris jam ek de sia unua iniciato, festas la 34-an SIA-n per diversaj programeroj: forsendo de Amikaj salutkartoj, publika aranĝo, ktp.

AMIKECO TRANS LIMOJ

de Mario Amadei

Viziti Universalajn Kongresojn estas ĉiam agrabla kaj plezuriga ĝuo, ĉu pro la interesa programo, ĉu, precipe, por renkonti ĝoje malnovajn kaj novajn geamikojn.

Kelkfoje okazas ke oni renkontas homojn kiujn jam de longe oni ne vidis, eĉ neniam oni vidis kaj pro tio estas vera plezuriga amikeca kunestado.

Pansintjare en Zagrebo, okaze de la 86-a U.K. mi havis la grandan ĝojon renkonti denove, post 19 jaroj, la ĉinan amikon Zhan Xuede, raportiston de Ĉina Radio Internacia

86a UK, Zagrebo 2001

 

Mi ekkonis lin en 1983 en Budapeþto en la 68-a U.K., dum la kunveno de la aŭskultantoj de la tiamaj Esperanto-elsendoj de Radio Pekino. Tiam oni faris intervjuojn al la ĉeestantoj, do ankaŭ al mi. Ĉar mi ofte aŭskultis la E.-programojn, post du semajnoj, hejme, tre surprizis min aŭdi mian voĉon el Radio Pekino.

Cina Radio Internacia dissendas ĉiu tage E.-radio- elsendojn, ili estas sufiĉe bone aŭdeblaj kaj vere interesaj pri la diversaj temoj: kulturaj, artaj, muzikaj, informaj, tre taŭgaj por konigi pri la vivo de tiu lando. Ĉar nepre necesas reagi al la aŭskultado pro tio mi ofte skribas al la redakcio por sendi informojn kaj salutojn.

S.ano Zhan Xuede informis min pri la kandidatiĝo de Pekino por aranĝi la UK en 2004, pro tio li invitas min partopreni la kongreson kaj samtempe viziti, kiel kara gasto, la redakcion de Ĉina Radio Internacia.

En Zagrebo, mi havis alian grandan ĝojon renkonti mian korespondantan leteramikon Jvica Horvat el Sarajevo kun kiu mi korespondas jam ek de1988 kaj neniam al ni eblis renkontiĝi persone. Li rakontis al mi pri la teruraj jaroj pro la milito dum kiu li kaj lia familio travivis ege grandajn malfacilaĵojn. Tiam mi havis tre maloftajn leterkontaktojn tamen mi sukcesis havigi al li monhelpon pere de la bonfara asocio Beati costruttori di pace.

Do en Zagrebo ni havis reciprokan grandan emocion kaj ĝojon renkontiĝi kaj personkoni, rakontante niajn pasintajn travivaĵojn pro tio ni plifortigis nian amikecon.

Jen do du miaj belaj spertoj pri Internacia Amikeco kaj solidareco; same kiel estas skribite en la E.-poezio de Angelika Subotiĉ, Amiko, ... sen baroj kaj limoj animo parolas al animo.

Bjalistokaninoj en nia urbo

Du esperantistinoj el Bialystok, la naskiĝurbo de Zamenhof, partoprenis en Bologna Internacian kunvenon. Dum la mallonga restado en nia urbo, ili deziris renkonti la lokajn esperantistojn, pro tio sabaton la 9an de februaro ni invitis ilin en la klubejon de la Grupo "Tellini" okaze de karnevala festeno kaj kune ni pasigis agranblajn horojn.

 La prezidantino de Bjalistoska E.-Societo, S.ino Elzbieta Karczewska, (la unua staranta dekstre), kaj Eliza Szymauska, (la dua sidanta dekstre), vizitis nian klubejon.

 

Pri mia voiaĝo al Bologna

Raporto de S.ino Elzbieta Karczewska

La sorto estas por mi favora, ĉar permesas al mi kvietigi mian senfinan scivolemon pri la mondo. Kiel infano mi pensadis pri malproksimai vojaĝoj, ne esperante, la revoj iam plenumos. Tamen multe el ili mi realigis.

Povas esti, ke la homoj el mia ĉirkaŭaĵo estas lacigitaj pro mia movebleco, sed ĉiu havas propran recepton pri la vivo. Miaj lastaj 15 jaroj pasis sub la signaldiro ,,Esperanto". La geamikoj demandis ,,Kial tiu malviva lingvo, kial ne la angla, kiu venkas en la mondo?. Mi respondis ,,Mi pli bezonas amikojn ol monon. La lingvo artefarita - jes, sed malviva - tute ne, ĉar ĝi estas konstruita surbaze de etnaj lingvoj kaj konstante disvolviĝas. Ili ne ĉiam scipovis kompreni min. Mi ellernis la anglan, la francan, la germanan, la rusan lingvojn, ĉar mi bezonas ilin por mia profesia laboro sed malgraŭ tio mi daŭre renkontas homojn kun kiuj mi povas interkompreniĝi nur dank’ al esperanto.

Dum miaj profesiaj kaj privataj vojaĝoj mi ĉiam serĉas novajn amikojn, membrojn de la esperanta familio. Mi serĉis ilin en Siberio kaj Pekino, en Parizo kaj Madrido. Ili ĉiam diris: Ni estas je via dispono.

Mia lasta vojaĝo kondukis al Bologna. La unuan kontakton mi ligis ankoraŭ en PoIando per telefono dank’ al "Jarlibro". Estu beata la kreinto de ĉi-tiu adresaro! Sabate, antaŭtagmeze Mario Amadei atendis min kaj mian polan koleginon. Poste mi ekorientiĝis, ke Mario estas "bona spirito" de loka Esperantujo.

Li montris al ni lian urbon, gvidante nin, verŝajne tra tute aliaj stratoj kai stratetojn ol farus tion la profesia gvidanto. Ni admiris la domojn, la stratojn kaj la portikaĵoin rigardante ilin , per lia 'okulo' kaj aŭskultadis la rakonton pri la pasinteco plektanta kun la hodiaŭa tago. Vespere en la klubo gastigis nin Esperanto-Grupo "Achille Tellini 1912’’.

Verŝajne en tiu-ĉi esperanta familio ne ekzistas momentoj de silento, kaŭzitaj pro la manko de komunaj temoj. Kun vere itala temperamento oni festenis kaj samtempe laŭte diskutis. Ni ne ĉiam komprenis ĉion, ĉar en la grupo /same, kiel en nia klubo/ estis ankaŭ krokodiloj, sed tamen estis vere simpatie. Tiuj homoj estis ligitaj per Esperanto: aŭ per la lingvo, aŭ per la ideo.

Sekvan antaŭtagmezon sub la amika protekto de Mario ni sukcesis ankaŭ viziti Basilikon de Sankta Luko. Dum nia piedpromenado sub portikaĵoj ĝis la montpinto, Mario senĉese interese rakontis.

En iu momento alparolis nin la turistino, kiu jam de longe grimpis supren kun sia edzo pararele kun ni. Ŝi demandis Marion: ,,Pardonu sinjoro, per kiu lingvo vi parolas?". Por nia gvidanto estis favora okazo propagandi esperanton. Li prenis, el lia posego E-prospekton kaj donacis ĝin al la geedzparo el Padovo. Sur la folio estis skribita la adreso de la padova e-grupo.

Mia pola kolegino observis la situacion kun malfido. Mario denove okazis perfekte organizita.

Sur la montpinto, en la Baziliko ni renkontis kun la alia esperantisto. Li zorgas pri piIgrimoj kaj kolektas por ili diverslingvajn tekstojn pri la historio de Baziliko de S.ta Luko. Li petis nin serĉi iun, kiu tradukos de esperanto en la latva lingvo. Mi esperas, ke li estas kontenta pro la interreta traduko, farita pere de amiko Josefo el urbo Rigo.

Mi forlasis la urbon dirante "ĝis la revido". Certe - mi revenos tien, ĉar mi ankoraŭ ne konatiĝis kun ĉiuj lokaj geesperantistoj kaj mi ne ekkonis ĉiujn sekretojn de Bologna. Mi salutas vin - geamikoj kaj invitas viziti la naskiĝurbon de nia majstro Ludviko. Bjalistoka Esperanto-Centro gastigos vin same varme.

ESPERANTo - KONGRESOJ KAJ RENKONTIĴOJ

kiam, kie, kiel. PLIAJN INFORMOJN VI RICEVOS Ĉe NIA KLUBEJO.

26a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO

Fenestrelle (TO), Italio. 27 03 - 02 04 2002.

La ĉi-jara Festivalejo kontentigos vin ege multe! Temas pri luksa, ĵus renovigita hoteleca gastejo, kie jam okazis la 18a IJF en 1994. Ĝi troviĝas sur la flanko de montara valo, ne tro for de la urbo Torino. La adreso estas: Consorzio Pracatinat, Centro "E. Agnelli" - Località Pracatinat - 10060 Fenestrelle (TO). Telefono 0121 884 884. La festivala temo, pri kiu oni diskutos, estas "Integrigo de minoritatoj en Eŭropo de Eŭro".

Eŭropo, ekde 2002, devos sin konfronti kun la efikoj de la apero kaj uzo de komuna monunuo por multaj landoj. Ŝanĝo kiu signifos faciligojn kaj avantaĝojn, precipe ekonominivele (Eŭro malprovincigos nin, helpos nian ekonomion, favoros interŝanĝojn, inter la popoloj, kontribuos al plifortigo de vera Eŭropa Unio...); tamen kunportos ankaŭ riskojn: de nivelado, kaj de renovigo sur la ŝultroj de la plej malfortaj. La interesa programo enhavas ankaŭ aliajn, agrablajn, amuzigajn kaj distrajn aranĝojn, kiujn la partoprenontoj certe ĝuos.

34a IFEF KONGRESO

Plovdiv, Bulgario. 01-07 de junio 2002.

La Fervojistoj esperantistaj invitas partopreni en la 54a Internacia Kongreso, en la antikva kaj historia bulgara urbo Plovdiv. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de Eŭropo: pli antikva ol Romo, Ateno Trojo kaj Mikeno: pro tio la urbo havas tre antikvajn arkitekturajn konstruaĵojn kaj artaĵon, krome en ĝi konserviĝas multaj belegaj domoj de la bulgara Renesanco. La programo enhavos, krom kongresaj laboroj, ankaŭ kulturajn, amuzigajn kaj distrajn momentojn, belajn ekskursojn al tre intresaj lokoj. La invito partopreni la kongreson estas alloga pro tio oni informas ke grupeto de bolonjaj esperantistoj organizas la Vojaĝon al Plovdiv.

87a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO.

Fortalezo, Brazilo. 03 - 10 08 2002.

La E-Movado bone marŝas en Brazilo kaj pro tio ĉi jare okazos la UK en la bela urbo kaj granda Fortalezo, ĉe la Atlantika marbordo, en la ŝtato Cearao. Moderna kongresejo Edson Queriroz gastigos la aranĝon kies kongresa temo estas "Diverceso - ŝanco, ne minaco". Partopreni ĝin estos vera ĝuo, precipe pro la gajeca etoso de la brazilaj esperantistoj kiuj atendas kun malfermitaj brakoj la kongresanojn por konigi sian belan kaj gasteman landon.

5a EUROP-UNIA ESPERANTO KONGRESO.

Verona, Italio. 23 - 28 08 2002.

Jam en la jaro1992, ĝuste 10 jarojn antaŭe, Verono gastigis Eŭropan E.-Kongreson, kiu estis fakte kongreso de esperantistoj de la landoj apartenantaj al la Eŭropa Kumunu-maro. La LKK kore invitas partopreni kaj informas ke la programo enhavos altnivelajn prelegojn kaj debatojn pri la kongresa temo "Efektiva lingva egaleco, rajto de la eŭropanoj". Krom la kongresaj laboroj, la turisma parto estos aparte prizorgata kaj la kongresanoj povos ĝui la belaĵojn de antikva norditala urbo. Apartaj programeroj estos dediĉitaj al memorigo de la legendo de Julieta kaj Romeo.

La ĉi-jara nacia Itala E-kongreso ne okazos kaj pro tio la IEF-asocian jaran asembleon oni aranĝos dum la eŭropa kongreso.

 

AGADO DE REGIONA KUNORDIGA ESPERANTO KOMITATO

ATTIVITÀ DEL CERER

Ĉi sube, ni informas la legantojn pri du interesaj regionaj aranĝoj kadre de CERER-agado. Temas pri la renkontiĝoj okazontaj: la 14an de aprilo, en la urbo Ravenna por memorigi la 50-jarrevenon de Esperanto en la urbo; la alia okazos la 5an de majo en Fidenza, por doni la novan nomon al la loka grupo memoraĵe de s.ano Renzo Sommi, tre aktiva esperantisto forpasinta antaŭ ne longe.

10 E LODE!

L’insegnante Angelo Barisani, attivo più che mai, ci informa che il corso di Esperanto iniziato nello scorso autunno a Mezzano (Ra), prosegue bene con una decina di partecipanti. Inoltre ci mette a conoscenza che ha l’intenzione di preparare alcuni allievi per sostenere l’esame di terzo grado.

Queste notizie ci rallegrano poiché ancora una volta l’amico Barisani ci dimostra che, nonostante la sua non più giovane età, lavora con grande animo e fervore per l’idea esperantista creando nuove forze per il Movimento.

A RAVENNA IL 14 APRILE

Quest’anno ricorre il 50° anniversario dell’avvio dell’attività esperantista a Ravenna, nel dopoguerra. Per festeggiare questa ricorrenza, il rag. Stefano Bagnoli, a nome del Centro Esperantista "Dante Alighieri" di cui è presidente, invita i samideani ad un incontro regionale, domenica 14 aprile, con un programma turistico-culturale.

Nell’occasione si svolgerà anche la riunione dei rappresentanti dei gruppi aderenti al CERER (presso il ristorante, dopo il pranzo). La convocazione con l’O.d.g. verrà inviata prossimamente agli interessati.

Il presidente Bagnoli ci ha trasmesso alcune note della storia del Movimento esperantista a Ravenna: "...grazie all’affettuosa e infaticabile sollecitudine degli amici bolognesi insegnanti dei primi corsi di lingua Esperanto. Un elenco lungo e significativo che comprende i più bei nomi dell’Esperanto italiano. Inizia con l’ing. Otello Nanni, poi padre Modesto Carolfi. l’insegnante Giuseppina Billi Gamberini, prosegue con l’attività dei samideani locali: prof. Angelo Duranti, geom. Angelo Menghi, padre Albino Ciccanti. Prof. Romano Salbaroli. l’insegnante Angelo Barisani.

Motivo di orgoglio è di avere avuto la prima Guida di Ravenna in Esperanto, opera originale di Achille Tellini, distribuita dal Sindaco del tempo ai partecipanti del 4° Congresso Internazionale di

Filosofia di Bologna, in visita alla nostra città l’11aprile1911."

A FIDENZA IL 5 MAGGIO

Il Gruppo esperantista fidentino propone un incontro interregionale domenica 5 maggio in occasione della manifestazione per la propria intitolazione al nome di Renzo Sommi, attivissimo esperantista scomparso. Il presidente del Gruppo, il sig. Rino Mignani informa che il programma della giornata prevede la celebrazione di una messa in Esperanto, la cerimonia celebrativa con la presenza delle autorità, e altre iniziative.

Appena saranno noti i programmi definitivi di queste due incontri, il CERER provvederà ad inviarli ai destinatari dei gruppi regionali e a quelli delle regioni vicine.

Invitiamo tutti gli amici esperantisti di segnare nella loro agenda le due date e di partecipare numerosi a questi due importanti appuntamenti.

Un altro importante appuntamento, da inserire nell’agenda esperantista, è quello dei giorni 27,28,29 settembre a Bologna per festeggiare il 90° anniversario di fondazione del Gruppo Esperantista Bolognese "Achille Tellini 1912".

14a ALP-ADRIA EPERANTO-KONFERENCO.

Rijeka - kostrena, Kroatio. de 31a de majo ĝis 2a de junio.

Samtempe okazos jenaj aranĝoj:

- MEZ-EŬROPA KONSULTIĜO

- 5a KONGRESO DE KROATAJ E.STOJ

- KROATA KONKURSO PRI SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ DE ELEMENTAJ LERNEJOJ.

Ĉi-tia alloga aranĝo estas sendube tre grava kaj interesa pro tio ne mankos la deziro de la esperantistoj kaj amikoj partopreni.

En la programo oni antaŭvidas, krom kulturajn aranĝojn kaj amuzigajn, ankaŭ interesajn vizitojn al la du urboj kaj ekskurson al montara regiono Lokve kaj Fuzine.

La aliĝkotizo kaj la loĝeblecoj estas favore ne multekostaj.

Se vi deziras partopreni al iu el la anoncitaj kongresoj kaj renkontiĝoj, por ricevi pliajn informojn, bonvolu turni vin al Mario Amadei, tel. 0516446675.

 VIVO DE LA GRUPO VITA DEL GEB

NIAJ SEMAJNAJ RENKONTIĜOJ - I NOSTRI INCONTRI SETTIMANALI

Regulaj kunvenoj ĉiusabate - h. 16-19 - Gli appuntamenti di ogni sabato

INVERNO BOLOGNESE

Il freddo invernale, particolarmente crudo nei mesi passati, e i conseguenti malanni hanno limitato la frequenza dei soci; nella nostra sede di via Miramonte per un po’ sembrava ormai venuta meno l’abitudine agli amichevoli conversari, ai brindisi, agli allegri festini improvvisati, quand’ecco... due simpatiche ricorrenze hanno riportato in auge le buone tradizioni. L’occasione si è presentata quando si è trattato di festeggiare il compleanno di due soci che rappresentano per il Gruppo una vera istituzione: Gaetano Gubbioli e Mario Amadei. Allora la nostra piccola sede si è riempita di una folla di soci accorsi in massa e il fenomeno si è ripetuto il sabato di carnevale, allietato dalla gradita presenza di due esperantiste polacche, di Bialystok, presenti nella nostra città per uno "stage" di lavoro.

Un’altra gradita visita è stata quella, all’inizio dell’anno, di due giovani "samideanine" russe che ci hanno raccontato le loro tradizioni popolari per le feste di fine d’anno.

Dopo questa ripresa, ci attendiamo un proseguimento degno del 90° anno di vita del Gruppo, che ci avviamo a celebrare ascoltando nelle prossime settimane le testimonianze di chi ha vissuto per tanti anni nel movimento.

Intanto non dobbiamo dimenticare di salutare la primavera ormai in arrivo incontrandoci in occasione della prossima annuale ASSEMBLEA GENERALE ORDINARIA indetta per il 16 marzo.

Con questa raccomandazione ci congediamo, presentando il programma dei

prossimi mesi

9 mar. Pri la 90-jariĝo de la Grupo "Tellini", mi rememoras... La socia Elisabetta Casagrande ci racconterà alcuni episodi della vita del GEB.

16 mar.

Jarkunveno de la Grupo "A. Tellini"

ORDINARA ASEMBLEO

h. 15.30

Assemblea generale ordinaria dei soci.

Ore 19.30, serata in pizzeria.

23 mar. Paskaj bondeziroj. Incontro prepasquale tra auguri, uova e colombe.

30 mar. La klubejo estas fermita. Sede chiusa.

6 apr. Pri la 90-jariĝo de la Grupo "Tellini", mi rememoras... Il dott. Luigi Tadolini, presidente del GEB per diversi anni, ci parlerà dei suoi ricordi.

13 apr. Bibliotekaj novaĵoj. Ultimi arrivi nella nostra biblioteca.

20 apr. Pri la venontaj kongresoj. Informazioni sui prossimi congressi internazionali.

27 apr. Raporto pri E.-radio-elsendoj. Ascolto di registrazioni in Esperanto da varie emittenti internazionali.

NUOVI ARRIVI IN BIBLIOTECA

La nostra biblioteca si fa sempre più ricca di nuove pubblicazioni; dopo la recente donazione, 10 volumi avuti dall’UEA "Biblioteka Apogo, Roma kaj Poul Thorsen", si è maggiormente arricchita con un’altra donazione di 9 interessanti libri da parte del samideano Lanfranco Bonora a cui va il nostro più cordiale ringraziamento.

RINNOVO QUOTE

Poiché la FEI sollecita i soci al rinnovo delle quote 2002 possibilmente entro il mese di marzo, ricordiamo a chi ancora non l’avesse fatto, che è possibile rinnovare la quota d’iscrizione, in sede il sabato pomeriggio, o a mezzo del nostro Conto corrente postale n° 18231407.