
Oktobro 2001
PRI LA 86a UNIVERSALA KONGRESO
de Mario Amadei
Preskaux 1800 esperantistoj el 68 landoi aligxis al la kongreso, en Zagrebo, 21-28. 08. 2001. Multaj estis la azianoj el Japanio, Koreio kaj Cxinio. La kongresa temo "Kulturo de dialogo dialogo inter kulturoj" estis abunde traktata en la multnombraj kunvenoj fare de kleraj plurlandaj prelegantoj. Cxi-jare estis du kongresejoj, je distanco de du tramhaltoj unu de la alia. La pli vasta estis la zagreba koncertejo V. Lisinski, kiu gastigis la pli grandajn arangxojn, dum la alia, la Fakultato pri elektroniko kaj komputado, funkciis kiel vera viva kongresejo kun pluraj gicxetoj kaj kunvenejoj.
La Solena Malfermo okazis do en kongresejo Lisinski kaj partoprenis eksterordinare la Prezidento de Kroatio, s-ro Stjepan Mesié, kiu salutis la kongreson per kuragxiga parolado. Je la konkludo i.a. li diris "Por montri mian subtenon al Esperanto, permesu al mi fini mian prelegon per kelkaj vortoj en tiu lingvo. Mi petas pardonon pro eventuala erara prononco, tio ja estas miaj unuaj vortoj diritaj en Esperanto: Fine mi deziras al vi agrablan restadon en nia lando, kaj sukcesplenan laboron dum la kongresa semajno. Dankon."
Sekvis la legado de la senditaj mesagxoj de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kaj de la Gxenerala Direktoro de Unesko, kaj de pluraj aliaj eminentuloj.
La festparoladon faris d.ro Zaleski-Zamenhof, la nepo de la Majstro, kiu i.a. diris: "Vi venis diskuti pri la Dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaux cxiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laux kiu la juna Ludoviko vivanta en tiam multkultura urbo Byalistok, observis malamon regantan inter la diversaj nacioj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laux li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj".
Pri la kongresa temo, sekvis la prelego de prof.ro Humphrey Tonkin, kiu per sia brila kutima maniero pritraktis la interesan temon, kaj la kongresanoj varme aplauxdis. Dum la prezentado de la diverslandaj reprezentantoj, s.ino Edvige Ackernann salutis nome de IEF kaj invitis la kongresanojn partopreni la 70an Italan E-Kongreson en Trieste. Per la kanto de "La Espero", oni konkludis la inauxguron.
Posttagmeze okazis la inauxguro de Esperanto-monumento, en la urba parko de teknika lemejo.

Inter la pluraj cxeestantaj auxtoritatuloj, la urbestro, d-ro Milan Bandicx, bonvenigis la gastojn. La Nobel-premiito prof-ro Reinhard Selten, esperantisto, kaj d-ro Zaleski-Zamenhof faris la paroladon kaj gratulis la danan skulptiston Jesper Neergaard pro bela arta skulptajxo, je kies piedo trovigxas la dedicxa teksto "Esperanto - por monda komunikado en paco kaj libereco 2001".
Vespere, en la sama dimancxa tago, oni celebris en la urba Katedralo ekumenan Di-servon kun partopreno de multaj kongresanoj kaj civitanoj.
Kadre de la interrilatoj de la gxemelaj urboj kun Zagrebo, okazis interesa kunveno, en kiu partoprenis kongresanoj reprezentantoj de urboj gxemeligitaj. Per afabla invito la Zagreba vic-urbestrino akceptis la reprezentantojn de 12 gxemelaj urboj (inter kiuj ankaux Bologna), kiuj alportis la salutmesagxojn de siaj urbestroj.
Dum la kongresaj laboroj okazis ankaux la elekto de nova UEA-estraro, kies rezulto estis: d-ro Renato Corsetti, prezidanto; prof-roj Humphrey Tonkin (Usono) kaj Le-Cong-Yeong (Koreio), vicprezidantoj; s-ro Ivo Osiboy, (Kroatio), farigxis gxenerala segretario; aliaj membroj de la estraro: s-ino Ans Bakker (Nederlando), s-ro Gbeblo Koffl (Togolando), s-ro Andrej Grigorjevskij (Rusio) kaj s-ino Michela Lipari (Italio).
Novan Esperanto-posxtmarkon oni eldonis; kaj funkciigo de speciala posxtstampo, memore de la 86a UK, gxjoigis la filatelistojn.
Dum la kongresaj tagoj disvolvigxis pluraj kunvenoj kaj renkontigxoj, ofte kun embaraso de la kongresanoj pri la elekto inter samtempaj arangxoj. Grandan intereson vekis la vespera teatro en la Nacia Kroata Teatrejo, tre bela novbaroka konstruajxo, kie oni prezentis la dramon "La plej longa tago en la vivo de Maria Teresia"; temis pri la vivo de la iama austria imperiestrino, kiun la fame konata kroata aktorino Vida Jerma rolis kun granda sukceso kaj pro tio sxi, kune kun la aliaj lertaj geaktoroj, ricevis longan aplauxdon de la multnombra entuziasma publiko.
La loka televido kaj gazetaro bone kaj favore raportis pri la kongresaj arangxoj.
La cxijara infankongreseto plene sukcesis, cxar partoprenis gxin pli ol 80 infanoj el 16 landoj.
En la kongresa koridoro, inter la pluraj gicxetoj de la diversaj organizajxoj, la plej gaja kaj bruxanta estis tiu de la brazilanoj, kiuj prizorgis la informadon kaj propagandon pri la venontjara 87a UK en Fortalezo. Al cxiuj kongresanoj ili donacis pajlan cxapelon (tre tauxgan cetere ankaux en Zagrebo pro la forta suno dum tiuj kongresaj tagoj), kaj flavan koltukon kun skribajxo invitanta partopreni en la kongreso.
Konklude, preterlasante detalan raportadon pri la kongresaj okazintajxoj, mi deziras informi la legantojn, ke la 86a UK en Zagrebo sukcesis bone kaj tre kontentige por la kongresanoj, same kiel por mi.
...KAJ PRI LA 70a ITALA E-KONGRESO
de Mario Amadei
Okazinta en Triesto, 28.07 - 01.08. 2001, agrabla kaj plezura, dauxre gxi restos en la memoro de la partoprenintoj (pli ol 330 el 22 landoj).
Neniam tiom da eksterlandanoj partoprenis; kvazaux gxi estus la dauxrigo de la Zagreba UK. Bone elektis la Triesta LKK okazigante gxin tuj post la UK, kaj organizante tujan bus-vojagxon al la najbara Triesto (nur 230 km inter la du urboj).
Cxeestis la nov-prezidanto de UEA Renato Corsetti, la vic-prezidanto Humphrey Tonkin, kaj la estraranino Michela Lipari.
La kongresa temo Euxropo 2001: Kulturoj - Lingvoj - Esperanto, ricevis grandan atenton kaj intereson pro la pluraj kaj kleraj prelegantoj: Vincent Charlot, Dante Chierico, Andrea Chiti Batelli, Gian Carlo Fighiera, Ursola kaj Giuseppe Grattapaglia, Anna Lowenstein, Mauro Nervi, Sean O' Riain, Humphrey Tonkin.
Michela Lipari ricevis de la Regiono Abruzzo la premion Capestrano, pro sia ricxa kaj longdauxra agado favore al la monda interkonmprenigxo.
Agrablaj teatraj vesperoj (ankaux kun eksterlandaj artistoj) kaj belaj admirindaj ekskursoj plezurigis la kongresanojn.
Funkciis speciala porokaza posxtstampo. Okazis la elekto de la nova IEF-estraro, kies nov-prezidanto estas prof. Aldo Grassini, kaj vicprezidanto Michela Lipari. Estis celebrata Di-servo en Esperanto kun multai kantoj. Okazis ankaux kunvenoj de Euxropa E-Unio, E-rondo de Alp-Adrio, esperantologia forumo.
Agrabla surprizo estis fine de la inauxguro, kiam eniris en la salonon historia folklora grupo kun muzikantoj, en belaj mezepokaj kostumoj, kaj salutis la kongreson, regalante per vino kaj pano je signo de bonveno kai amikeco. La kongresaj arangxoj bonege sukcesis, kaj la prezidantino de LKK Edvige Tantin Ackermann kune kun cxiuj kunlaborantoj ricevis multajn varmajn gratulojn de la partoprenantoj.
IL 15° CONGRESSO NAZIONALE UECI
di Florenza Codicè
Il 15° Congresso dell’Unione Esperantista Cattolica Italiana quest’anno si è tenuto a Barza d’Ispra (Varese), dal 7 all’11 di settembre. I congressisti sono stati ospitati nel Centro di Spiritualità "Casa Don Guanella". Numerosi i partecipanti: 75 e fra questi anche alcuni stranieri. L’organizzatore di questo Congresso è stato Gianni Conti, che si è distinto per la sua capacità e disponibilità.
Tutti sono stati all’altezza del loro compito. Il tema congressuale è stato quello relativo alla "Spiritualità di Antonio Rosmini", grande figura di sacerdote incompreso e anche condannato, ma ora pienamente rivalutato, tanto che il pontefice Giovanni Paolo II lo annovera tra i "maestri del pensiero cristiano".
La parte religiosa è stata curata da mons. Balconi, che ha il dono poetico di rendere accessibili anche i concetti più difficili della Fede. Don Duilio Magnani ha guidato il Coro, che ha sempre abbellito la liturgia della S. Messa.
Gli incontri relativi ai nostri problemi, quale Movimento U.E.C.I., hanno avuto una buona partecipazione, anche se è emerso che stiamo attraversando un momento difficile ed occorre che ci impegniamo con maggior determinazione.
La parte turistica ha raccolto i consensi di tutti; località come l’Eremo di S.Caterina del Sasso, l’Isola Bella sul Lago Maggiore, il Palazzo Borromeo dalla maestosa scenografia, Stresa, Arona sono tra i più pittoreschi luoghi degni di essere visitati.
Ma ciò che più resterà impresso nelle nostre menti, è la visita del Giardino esperantista, situato a Cormano, ideato e realizzato dal nostro amico Gianni; è impossibile descriverlo, bisogna vederlo. L’aeroplano all’ingresso, poi il grande globo e le varie costruzioni nate dalla fantasia e creatività di Conti, hanno come punto centrale l’Esperanto e l’ammirazione per i pionieri di questa lingua della pace.
Mi ritengo fortunata d’aver potuto partecipare a questo Congresso e di essermi arricchita di valori morali e spirituali insiti nel nostro Movimento U.E.C.I..
Cxi jare la 15a Kongreso UECI, (Itala Unuigxo Katolikaj Esperantistoj) okazis de la 7 gxis la 11 de septembro cxe Centro Spiritualità "Casa Don Guanella", en Barza d’Ispra, proksime de la urbo Varese kaj Lago Maggiore (norda Italio). Inter la 75 partoprenantoj cxeestis ankaux kelkaj eksterlandanoj. S.ano Gianni Conti estis la cxeforganizanto kun granda sperto, kapableco kaj sindoneco. La kongresa temo "Spirita eco de Antonio Rosmini", rilatis pri lia granda figuro de pastro nekomprenita kaj ankaux kondamnita, sed nun plene reaprezita, tiel ke Papo Johano Paolo la 2a lokis lin inter la "Majstroj de la pensoj". La religian parton de la kongreso prizorgis Monsinjoro Balconi, dum Pastro Duilio Magnani gvidis la koruson, kiu donis solenajn celebrajn momentojn al la liturgia meso.
La kongresajn laborojn, rilate al UECI-Movado, bone partoprenis la kongresanoj, oni evidentigis la malkreskon, de la anaro pro tio oni petis la kongresanojn pli multe agadj kaj zorgi.
La turisma parto de la kongreso estis vere tre interesa cxar ni vizitis admirindajn kaj belajn lokojn: la Ermitejon S.ta Katerino, la Lago Maggiore (Plej-granda), kun la cxarman Insulon Bella kaj Palaco Borromeo, la pitoreskajn urbetojn Stresa kaj Arona.
Sed tio kio allogis nin estis la vizito al la Esperanto-Gxardeno de S.ano Conti kiun per fantazio li idealigis kaj konstruigis kun aviadilo je la enirejo, la granda terglobo kaj aliaj konstruajxoj pri Esperanto.
Mi estis felicxa pro la ebleco partopreni la kongreson kiu ricxigis min je moralaj kaj spiritaj valoroj.
L’ESPERANTO NEL SALOTTO POLIGLOTTA
A Salò, in Piazza Duomo, durante una serata insolita organizzata nell’ambito di "E...state con noi" dall’Amministrazione Comunale allo scopo di favorire il dialogo fra i residenti e turisti, fra i tavoli che esponevano materiale vario in diverse lingue, si è distinto il tavolo dell’Esperanto, dove figuravano decine di classici (Pinocchio, Il signore degli anelli, il Nuovo Testamento, ecc.) "tradotti nella lingua che vuole unire il mondo". (Brescia Oggi, 14 sett. 2001).
AGADO DE REGIONA KUNORDIGA ESPERANTO KOMITATO
ATTIVITÀ DEL CERER
(coordinamento esperantista regione emilia-romagna)
ESPERANTO ALLA FESTA
Il Gruppo esperantista "La Kvar Katoj" di Reggio Emilia, in occasione della Festa Nazionale de l’Unità, 30.8 - 23.9.’01, ha allestito una mostra sull’Esperanto e il suo Movimento.
Sono stati esposti documenti, riviste, libri, varie pubblicazioni turistiche e culturali che hanno attirato l’attenzione e l’interesse del numeroso pubblico dei partecipanti alla Festa.
Alcuni infaticabili volenterosi esperantisti locali hanno curato, con costante frequenza, la presenza allo stand, facendo una assidua azione di informazione e distribuzione di volantini ai numerosi visitatori.
IL RECORD DI MEZZANO
Il primo corso di Esperanto tenuto dall’insegnante Angelo Barisani, di Mezzano (RA), ha ottenuto un ottimo successo, culminato con la partecipazione di oltre una decina di persone all’esame finale di primo grado, che sono stati esaminati dai docenti dalla Cattedra di Esperanto di Bologna.
Un numero così elevato di corsisti è un vero record considerando i tempi magri del movimento esperantista attuale.
All’insegnante Barisani e ai neodiplomati rivolgiamo le più calorose congratulazioni per un proficuo futuro esperantista.
VIVO DE LA GRUPO VITA DEL GEB
NIAJ SEMAJNAJ RENKONTIGXOJ - I NOSTRI INCONTRI SETTIMANALI
Regulaj kunvenoj cxiusabate - h. 16-19 - Gli appuntamenti di ogni sabato
RICOMINCIAMO...
di M.T. Campiani Boragini
Da oltre un mese la sede ha riaperto per i consueti incontri del sabato, chiamando a raccolta i soci reduci dai vari congressi del mondo esperantista o da più o meno rilassanti vacanze estive.
Tutti, chi più chi meno, si sono trovati a contatto con i vari problemi, piccoli o grandi, che la pausa estiva aveva allontanato; la ricerca di una nuova sede, più adeguata e dignitosa ha costretto molti a riflettere sulle leggi del mercato, in questo momento tutt’altro che malleabili.
Mentre si sta procedendo in questo compito non facile, non si sono dimenticati gli appuntamenti propri della vita normale, primo fra tutti l’incontro tradizionale che inaugura l’anno sociale e segna l’inizio dell’attività del Gruppo, incontro che quest’anno presenterà una novità rispetto ai precedenti: si svolgerà prevalentemente nel pomeriggio del 21 ottobre prossimo presso la Casa dell’Angelo (Via San Mamolo 24), dove avverrà la distribuzione dei diplomi di 1° e 2° grado agli allievi, purtroppo solo di altre città vicine, che hanno frequentato lo scorso anno. In un secondo tempo eleverà lo spirito dei partecipanti un intermezzo musicale, affidato a giovani valenti esecutori.
I soci e gli estimatori della buona musica sono tutti caldamente invitati a intervenire in gran numero.
Nel presentare questa importante occasione d’incontro, senza dimenticare le prossime, rivolgiamo a tutti un cordiale arrivederci.
Il programma dei nostri incontri settimanali per i mesi di ottobre e novembre.
|
10 nov |
El Esperanto-gazetaro. Rassegna mensile della stampa esperantista |
|
17 nov |
Pri nia estonta sidejo. Analisi della situazione attuale per una futura sede. |
|
24 nov |
Scivoleme inter nia biblioteko. Curiosità nella nostra biblioteca. |
|
In sede, mercoledì 7 novembre alle ore 15 inizia il nuovo CORSO DI ESPERANTOSono aperte le iscrizioni. Tutti i mercoledì, dalle ore 17 alle 19 si svolgeranno gli incontri del PAROLIGA KURSO per il perfezionamento e l’uso corretto della lingua. Gli incontri sono aperti a tutti i soci. |
OSPITI
A conclusione dei congressi di Zagabria e di Trieste, nei primi giorni d’agosto si è svolto a Bologna un mini incontro internazionale esperantista. Infatti, quasi contemporaneamente, abbiamo avuto la gradita visita di tre gesamideanoj: l’amica giapponese Hisako Sano, la signora olandese Nel Overwater e lo statunitense prof. Ron Glossop.
Alla presenza di pochi, ma irriducibili soci rimasti in città abbiamo accolto i graditi ospiti in sede con bevande fresche e tanta simpatia.
La visita al centro storico è stata molto gradita dagli ospiti i quali hanno espresso parole di apprezzamento per i monumenti storici della nostra città.
Li abbiamo anche accompagnati a Firenze e a Venezia dove hanno potuto ammirare le bellezze di queste due città.
Karaj Samideanoj Amadei & Tomba.
Mi bedauxras, ke mi ne povis skribi al vi pli baldaux por dankegi vin pro via granda helpo kiam Nel Overwater kaj mi vizitis vian urbon. (...) Vi ambaux perfekte gastigis nin. Gianfranco renkontis nin en la stacidomo kaj akompanis nin al bela Hotelo Cavour. Poste li veturigis nin al picejo kie li mem preparis por ni nian propran specialan picon. Tiam li rapide per auxto montris al ni multajn vidindajxojn en la urbo Bolonjo.
(...) Je lundo ni iris trajne al Florenco. Estis tre interesa konversacio survoje dum kiu ni pli bone konatigxis. Denove Mario informis nin detale pri la diversaj konataj artajxoj en tiu mondfama urbo. Ni ankaux vizitis grandan vendoplacon. Nel kaj mi ambaux opiniis ke Bolonjo estas pli alloga urbo ol Florenco. Sxajnas, ke en Floreco estas granda emfazo je mono.
Ni revenis al Bolonjo per trajno. Ni havis sxancon surtrajne varbi junulinon de Latvio pri Esperanto.
Mario montris al Nel kaj mi la tre interesan kunvenlokon de la Bolonja Esperanto-klubo. Gxi enhavas multajn librojn, fotojn kaj bildojn kiuj rilatas al Esperanto.
(...) Antauxe mi ne pensis pri alia vizito al Bolonjo, sed nun mi opinias, ke iam mi devos reiri pro la tre amika gastigado, kiun mi spertis tie.
Dankon denove pro via granda helpo rilate al mia visito al Euxropo, kaj aparte al Italio, dum somero 2001.
Elkorajn bondezirojn
![]()
Karaj Geamikoj,
saluton el Japanjo!
Mi revenis hejmen en ordo. Elkore mi dankas vin pro multe da afableco kaj helpoj.
Ankaux mi kore dankas pro via letero kaj la belaj fotoj, kiuj remorigas al mi la plezurigajn tagojn en Italio kaj pri mia vizito, post 4 jaroj, al via bela urbo Bologna.
Samideane kaj amike mi salutas vin cxiujn.
Hisako Sano
ESPERANTO, CHE SORPRESA !!!
In occasione del "Giorno della Memoria", il 27 gennaio, anche il Gruppo "Tellini" volle ricordare i dolori degli ebrei durante la 2a guerra mondiale.
La Prof.ssa Vittoria Spina riferì un episodio della sua vita di studentessa del Liceo Galvani, nel periodo della leggi razziali nel 1938: due sue carissime amiche compagne di classe, furono espulse dalla scuola solo perché erano ebree.
Questo toccante ricordo è apparso in seguito sull’Informa Bulteno, n.1/2001.
Una vicina di casa della famiglia Amadei, la Prof.ssa Clara Levi leggendo quest’articolo si è riconosciuta in una delle compagne espulse.
Dopo una telefonata di sorpresa della Prof.ssa Spina, le due ex compagne di scuola si sono potute felicemente reincontrare e raccontarsi gli avvenimenti di tutta una vita.
Dopo più di 60 anni l’Esperanto, al pari di famose trasmissioni televisive, ha contribuito così simpaticamente a riunire due amiche di scuola.
RICORDANDO KATIA
Un male incurabile, Il 7 agosto, ha spento la giovane vita di Katia Gabrielli, moglie di Carlo figlio del nostro presidente Giuseppe Trenti.
Alla famiglia duramente colpita rivolgiamo le più sentite condoglianze.
I soci del GEB per onorarne la memoria hanno raccolto una somma di danaro che sarà devoluta all’ ANT (Associazione Nazionale Tumori).
UN SALUTO PER ZAGABRIA
Nel denso programma dell’86° Congresso Universale di Zagabria, vi è stato anche l’incontro dei congressisti rappresentanti la ventina di città gemellate con Zagabria: Bologna, Vienna, Brno (Repubblica Ceca), Napoca (Romania), Kyoto (Giappone), Lubiana (Slovenia), Plovdiv (Bulgaria), ecc.
L’incontro ha avuto un riconoscimento ufficiale da parte del Comune di Zagabria: alla signora vicesindaco croata i delegati esperantisti hanno consegnato i messaggi di saluto dei sindaci delle città gemelle. I congressisti bolognesi Amadei e Tomba si sono fatti latori di un saluto e di un simbolico dono del Comune di Bologna.
A tutti i convenuti, la rappresentante della città di Zagabria ha espresso parole di elogio, di amicizia e di stima.
Qui pubblichiamo il documento trasmesso dall’assessore Enzo Raisi del Comune di Bologna per la città gemellata.
![]()
Comune di Bologna
Attività Produttive Commerciali e Turistiche Rapporti Internazionali
L’Assessore
Bologna, 26 giugno 2001
Prot. 1157101
Al Signor Sindaco Milan Bandic
Sindaco di Zagabria
Gentile Signor Sindaco,
colgo l’occasione offerta dall’86° Congresso Mondiale di Esperanto per rinnovare gli auspici di una collaborazione tra Bologna e Zagabria, città legate da uno storico rapporto di amicizia.
L’Esperanto da questo punto di vista può sicuramente favorire lo sviluppo di rapporti e lo stabilirsi di legami tra istituzioni pubbliche, associazioni e singoli cittadini a partire dalla possibilità di comunicare con più facilità ed immediatezza.
Ringrazio quindi Lei e l’amministrazione comunale di Zagabria per quanto è stato fatto per assicurare lo svolgimento dell’86° Congresso Mondiale di Esperanto al quale auguro una piena riuscita.
Cordiali saluti,
![]()